Kiova-tanoa lingvaro

Areo de disvastiĝo de la kiova/kajova-tanoa lingvaro

La lingvoj de la kiova/kajova-tanoa lingvaro estas parolataj en la sudokcidento de Usono, fare de nun ankoraŭ proksimume 5.000 anoj de etne indianaj popoloj. Pro la fortaj interetnaj bataloj de la 19-a jarcento en tiu parto de Usono, dum kiuj estis murditaj multaj indianoj, la nombro de parolantoj de iuj unuopaj lingvoj el la lingvaro tre reduktiĝis kaj du unuopaj lingvoj entute formortis. La postvivintaj parolantoj de la kiova (aŭ laŭ slava transskribo kajova) lingvoangle Kiowa – vivas en la usona ŝtato Oklahomo, dum la restintaj parolantoj de la ceteraj lingvoj – sume nomataj tanoa lingvaro aŭ simple "Tano" – vivas en la ŝtato Nov-Meksiko. La suda tiŭa lingvo per 1700 personoj havas la plej multajn parolantojn.

Lingvistoj supozas, ke la kiova/kajova-tanoaj lingvoj povus esti malproksime parencaj al la jut-azteka lingvaro. Sed la koncernaj studoj ankoraŭ ne estas finitaj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search